Tigurinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Tigurinoj (latine Tigurini, greke Τιγουρίνοι [TiguRInoj]) estis unu el la kvar subgrupoj (pagi) de la kelta tribo helvetoj.

la helvetoj en la jaro 107 a.K. venkas la romian armeon apud Agen kaj devigas romiajn ostaĝojn "sub la jugon". Historieca pentraĵo el la 19-a jarcento de Charles Gleyre.
keltaj kaj raetaj setlejoj dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo en la teritorio de nuna Svislando

Historio[redakti | redakti fonton]

La setla teritorio de la tigurinoj estis en la areo ĉirkaŭ Aventicum en la nuntempe franclingva okcidenta Svislando. La etna nomo venas de la gaŭla lingvo kaj signifas "la homoj" (komparu irlande tigern, "sinjoroj" respektive kimre teyrn, "sinjoro").

Historie signifan rolon la tigurinoj kaj la tojgenoj ekhavis kun la cimbroj, kiun kiuj ili fine de la 2-a jarcento antaŭ nia erao kadre de la "cimbraj militoj" kontraŭ la romia armeo detruis multajn setlejojn en suda Gaŭlio. En la jaro 107 a.K. ili atingis la teritorion de la etno volcae en la sudo de nuntempa Francio kaj sub la ĉefeco de Divico[1] venkis la romian armeon de konsulo Lucius Cassius Longinus kaj lia legato ("sendito") Lucius Calpurnius Piso Caesoninus. Lucius Cassius estis mortigita kune kun la plejparto de la romiaj soldatoj fare de la cimbroj, kiuj krome prenis romiajn ostaĝojn kaj devigis la malliberulojn sub la jugon, kiel dokumentigis Cezaro. En la kroniko Periochae de Tito Livio tiu epizodo ne menciiĝas. La ekzakta loko de la batalo ne plu estas konata, sed ĝi plej probable okazis en la valo de la rivero Garonne apud Agen, tial ke oni komune nomas ĝin la "batalo de Agen". En Orange la tigurinoj kune kun la aliaj triboj en 105 aK denove venkis alian romian armeon.

Ĝis la jaroj 102/ 101 a.K., la tigurinoj sekvis la cimbrojn en ties vagado tra la Alpoj, sed ne penetris en Italion, sed restis en la regiono de la montpasejo de Brenero. Post kiam la cimbroj en 101 a.K. apud Vercellae estis venkitaj de la de la romiaj trupoj de Gajus Marius kaj Lutatius Quintus Catulus, la tigurinoj revenis al siaj hejmoj. La tigurinoj povis eskapi la detruon kaj transloĝiĝis kun sia predo reen al la nordo. En la kolektiva memoro de Romio la tigurinoj aŭ la helvetoj poste restis kiel forta kaj minaca kelta tribo.

En la jaro 58 a.K. , la tigurinoj partoprenis en la konkera vagado de la helvetoj al suda Gaŭlio, sed post kiam ili estis venkitaj fare de la trupoj de Gajo Julio Cezaro en la batalo de Bibracte en la valo de la rivero Saône, ili estis devigitaj reveni al la teritorio de hodiaŭa Svislando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tito Livio (Titus Livius): Periochae 65