Tokato kaj fugo F-maĵora
Tokato kaj fugo F-maĵora | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La tokato kaj fugo F-maĵora BWV 540 - germane Toccata und Fuge F-Dur BWV 540 (la mallongigo BWV signas la "registron pri verkaĵoj de Bach", germane Bach-Werke-Verzeichnis) estas orgena komponaĵo de Johann Sebastian Bach.
Ekesto
[redakti | redakti fonton]La ekesto de la komponaĵo estas pridisputata inter muzikaj fakuloj: multaj opinias, ke la komponisto kunmetis du antaŭajn verkaĵojn al komuna artaĵo. La ligo inter ambaŭ verkaĵoj estu, ke li evoluigis la du muzikajn temojn aŭ ĉefajn melodiojn de la fugo el la plej altaj tonoj de la komenca muzika temo de la tokato, respektive el la unua ĉeno de deksesonaj notoj de ĝi.[1] Oni supozas ke la tokato ekestis post la jaro 1715, la fugo antaŭ la jaro 1731. La muzikhistoriisto Christoph Wolff tamen taksas ke ambaŭ partoj ekestis ekde la jaro 1708, kiam Bach estis kortega orgenisto en Vajmaro,[2] dum kontraste la muzikhistoriisto Hans Klotz kalkulas la tokaton inter la orgenaj verkaĵoj de la maljuna komponisto Bach.[3] Pro sia nekutime granda gamo de tonoj ludeblaj per la orgena pedalaro (ĝis la noto f1) la tokato eble estis verkita por la orgeno de Christian Förner en kastelo Neu-Augustusburg, la rezidejo de la duklando Saksio-Weißenfels.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gunther Hoffmann: Das Orgelwerk Johann Sebastian Bachs. Reclam, Stuttgart 1989, ISBN 3-15-008540-3, S. 121.
- ↑ Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 4-a eldono, eldonejo S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno, 2011, paĝo 184, ISBN 978-3-596-16739-5
- ↑ Hans Klotz: Über die Orgelkunst der Gotik, der Renaissance und des Barock. Musik, Disposition, Mixturen, Mensuren, Registrierung, Gebrauch der Klaviere, 3-a eldono, eldonejo Bärenreiter, Kassel, 1986, paĝo 375, ISBN 3-7618-0775-9
- ↑ Hans Klotz: Über die Orgelkunst der Gotik, der Renaissance und des Barock. Musik, Disposition, Mixturen, Mensuren, Registrierung, Gebrauch der Klaviere, 3-a eldono, eldonejo Bärenreiter, Kassel, 1986, ISBN 3-7618-0775-9, paĝo 382