Kastelo Neu-Augustusburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Neu-Augustusburg in Weißenfels
La kastelo surmonte kaj la centra bazarplaco

Super la urbo Weißenfels, Germanujo, tronas Kastelo Neu-Augustusburg (germane: Schloß Neu-Augustusburg), iama rezidejo de la duka dinastio de Saksio-Weißenfels de 1680-1746 (Zeitzer Straße nr 4). La kastelo estas ankaŭ la ĉefa vidindaĵo de la urbo. De la Eskortejo kondukas ŝtuparo malsoben. Alveninte sur la teraso la vizitanto povas ĝui ĉevalferforman, imponan komplekson, unu el la plej grandaj kastelaj konstruaĵoj en Saksio-Anhalto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo konstruitis inter 1660-94. La kortego de Weißenfels (ĝis 1746) evoluiĝis al kulture tre grava kortego. Komponistoj kiel Johann Philipp Krieger, Johann Beer, Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel kaj poetoj kiel Christian Weise por ĉiam estos ligitaj al tiu ĉi kastelo. Iam oni flegis la frugermanan operon kaj la teatra reformantino Friederike Caroline Neuber (1697-1760) komencis surloke la aktoran karieron. De la interno fortimpresa ne multo konservitis: almenaŭ la belega kastela kirko kun Förner-orgeno brilas kiel juvelaĵo. Sub ties altarejo troviĝas la duka kripto kun 38 parte altvaloraj ĉerkoj. Krome interesa estas la Kastela muzeo: sandaloj, botoj, pantofloj el la tuta mondo memorigas onin pri iam gravega industria branĉo de Weißenfels. La unusola Ŝumuzeo en eksa GDR kompletigatas per ekspozicio pri la duka epoko kaj nedaŭraj ekspozicioj. Malfacilas imagi ke la kastelo iam estis unu el la plej belaj de tuta Eŭropo. Sed tion atestas ĉiuj kronikoj. La rusa caro Petro la Granda kaj la saksia duko Aŭgusto la Forta nombriĝis inter la kontentaj gastoj. Arkiduko Karl von Österreich eĉ diris ke nenie alie li ricevitis pli majeste!

Pasiono de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Interno de la belega kastela preĝejo

Inter iama brilego kaj hodiaŭa restaŭradneceso estis vera pasiono de la kastelo, kion aliaj ne suferis. Jam post la morto de la lasta duko Johano Adolfo la 2-a komenciĝis la kaduko. Oni ne sukcesis fari ĉiujn necesajn riparojn. El la 18-a jarcento oni reportis ke la pluvo tra tegmento difekta fluis ĝis la princa kripto. Krome diversaj militiroj suferigis la kastelon. Dum la Sepjara milito en 1757 la prusoj ludis jam rolon de "gastoj": tion, kio ankoraŭ ne perdiĝis, ili forportigis el la arsenalo de la kastelo. Frederiko la 2-a, kiu pasigis plurajn tagojn tie ĉi, ja ŝatis la internajn meblojn - kontraŭe al liaj soldatoj. Dum la kampanjoj kontraŭ Napoleono Bonaparte la situacio ankoraŭ pligraviĝis: unue la kastelo iĝis deponejo, eĉ la preĝejon oni plenŝutis per tritiko, poste, de 1806-14, la tuto servis kiel lazareto. La kronikisto Gerhardt resumis jene: "Kio tiutempe ankoraŭ povis esti ruinata, ruinitis."

Milita uzo[redakti | redakti fonton]

Post la tempo de Napoleono, Saksio estis inter la venkitoj. Post la Kongreso de Vieno la urbo Weißenfels iĝis prusia. La novaj suverenoj instalis kazernon surkastele (Friedrich-Wilhelm-Kaserne). Tiel komenciĝis la tradicio de Weißenfels kiel garnizona urbo. Ene de la muroj loĝis antaŭ ĉio infanteria bataliono, poste la unua kaj la dua skadro de la Turingia Husara Regimento nr 12. Finfine, en 1869 ĝi ekgastis porkaporalan lernejon kiu ekzistis ĝis 1920.

La ĉiujara ĵurigo de novaj rekrutoj okazis en la kastela preĝejo kiu devis esti fermita en 1875 pro sekurecaj kialoj. En la 1890-aj jaroj oni adaptis la kazernajn salonojn; ŝuldiĝas ŝajne al la komandanto de la suboficira lernejo, majoro von Trotha, ke ankaŭ la kirko renovigitis.

Polico enkastele[redakti | redakti fonton]

Post la Unua mondmilito la kazerna utiligo restis - nur la "enloĝantoj" ŝanĝiĝis. Venis anstataŭ soldatoj policistoj. Eĉ la polica prezidanto por Merseburg, Weißenfels kaj Zeitz rezidis surloke. Dum la neklara situacio ĉe la Kapp-puĉo (1920) laboristoj forpelis la policanojn el la kastelo kaj hisis sur la kupolo la ruĝan flagon. Poste, dum la Tria Regno, ĝi estis granda prizono por kontraŭuloj de la nazioj antaŭ la ekfuncio de koncentrejoj.

Muzeigo[redakti | redakti fonton]

En la tagoj de la liberigo fare de usonaj trupoj en 1945 batalitis ankaŭ ĉirkaŭ la kastelo. Kelkaj virinoj antaŭe provis konvinki la kastelanojn kaptulaci. Post la Dua mondmilito loĝis tie ĉi forpelitaj germanoj. En 1956 venis Faklernejo por regionhistoriaj muzeoj. Jam 1955 oni ekrestaŭris la kapelon. En la 1960-aj jaroj ankaŭ la regionhistoria muzeo de Weißenburg translokitis el la malsupra urbo tien ĉi. Tamen ne iĝis vera renesanco kultura dum GDR.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]