Tomášovský výhľad
Etoso
Tomášovský výhľad | |
ĉeĥe: Tomašovský výhled | |
roko | |
Vido el Tomášovský výhľad direkte al Čingov
| |
Oficiala nomo: Tomášovský výhľad | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Spišská Nová Ves |
Municipo | Spišské Tomášovce |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka paradizo |
Situo | Tomášovský výhľad |
- koordinatoj | 48° 56′ 42″ N 20° 27′ 35″ O / 48.94500 °N, 20.45972 °O (mapo) |
Plej facila aliro | laŭ marko el Spišské Tomášovce |
Unua grimpo | 8-an de oktobro 1938 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Tomášovský výhľad | |
Portalo pri Slovakio |
Tomášovský výhľad (esperante Tomašovský-rigardo) estas roko situanta en Slovaka Paradizo. Tio estas rokgalerio en suda deklivo kun rigardo al Rompo de Hornád, al valo de Blanka rojo same ankaŭ al Altaj Tatroj. Sub la rokteraso en senpera proksimeco de turisma pado troviĝas kaverno „Truo de Mikaelo“.
La muregon de Tomášovský výhľad unuafoje grimpis la 8-an de oktobro 1938 A. Brnčal, A. Huba kaj E. Leschinský. Tomášovský výhľad estas daŭra loko de montogrimpista ekzercejo kaj montogrimpistaj konkursoj.
Al la roko eblas veni el vilaĝoj Smižany, Spišské Tomášovce kaj el Spišská Nová Ves.