Tombejo Calvaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cimetière du Calvaire

Tombejo Calvaire
ŝtato  Francio
urbo Parizo
adreso 2 rue du Mont-Cenis
koordinatoj 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)48.88682.34179Koordinatoj: 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)
Tombejo Calvaire (Parizo)
Tombejo Calvaire (Parizo)
DEC
Cimetière du Calvaire sur la mapo de Parizo
Map
Cimetière du Calvaire
vdr

La Tombejo Calvaire (france Cimetière du Calvaire) estas unu el la tombejoj de Parizo kiu situas sur la supro de la monteto Montmartre. La prae nomita Tombejo Saint-Pierre-de-Montmartre ŝuldas sian nomon al la ĉeesto de kalvario situanta malantaŭ apuda Preĝejo Saint-Pierre-de-Montmartre.

Ĝi ampleksas areon de 600 kv.m, kaj estas la plej malgranda el ĉiuj parizaj tombejoj. Tie 87 tomboj estas registritaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭanta la Preĝejon Saint-Pierre-de-Montmartre, la tombeko Calvaire estis oficiale kreita en 1688. Dum la Franca revolucio de 1789, ĝi estis tute detruita. Ĝi tiam formis parton de la monaĥeja tuto de la Reĝa abatejo de Montmartre kiu estis tute diserigita krom Preĝejo Saint-Pierre.

Ĝi estis denove malfermita en 1801 por akcepti sepultejojn de loĝantoj de la kvartalo. En 1831, ĝi estis definitive fermita, samtempe kun la kreado de Tombejo Saint-Vincent fare de komunumo de Montmartre.

Hodiaŭ, ĝi estas alirebla al la publiko nur la 1-an de novembro (tagon de Ĉiuj Sanktuloj).

Tomboj de famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]