Tombejo nekatolika (Romo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tombejo malkatolika (Romo))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La tombo de John Keats sur la Nekatolika tombejo en Romo, pentraĵo de Walter Crane (1873)

La Nekatolika tombejo (itale: Cimitero acattolicoCimitero degli InglesiCimitero dei protestanti) nombriĝas inter la plej famaj tombejoj de Romo, Italujo. Ĝi estas en Testaccio-kvartalo je Via Caio Cestio nr 6, proksime de Pordo de Sankta Paŭlo kaj Piramido de Cestio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la t.n. Italujon-sopiro floris venis ekde la 18-a jarcento ofte eksterlandanoj Romon kiuj ne estis katolikoj, speciale angloj kaj germanoj. Kiam ili mortis en romo malpermesata estis ilia entombigo je normalaj tombejoj rezervitaj por katolikoj aŭ judoj. Por ili inaŭguritis oficiale en 1821 tombejo nome Cimitero degli stranieri acattolici. Krome ĝi estis la entombiĝejo de nekatolikaj italloj (ekz. de Antonio Gramsci).

John Keats, mortinte en 1821, kaj Percy Bysshe Shelley, droninte en 1822, nombriĝis inter la unuaj promintuloj metite en tombon ĉi-tie. La unuaj entomgigoj en kampo post Cestio-piramido - jam estis estintaj en 1732.[1]Sur la urboplano de Giovanni Battista Nolli en 1748 jam aperas tiu ĉi porprotestanta tombejo.[2][3] La papa admininistrado permesis entombigojn tiajn nur dumnokte. Krome malpermesitis la uzo de ĉetombaj krucoj. Ĉio tia validis ĝis la fino Papa Ŝtato en 1870.

Dumnokta entombigo ĉe Cestio-piramido de Bartolomeo Pinelli (1831)

Du tiaj dumnoktaj entombigoj faritis por la du filoj de la prusia legato Wilhelm von Humboldt: en 1803 por Wilhelm kaj an en 1807 por Friedrich Konstantin Gustav. Tiuj tomboj en la plej malnova parto tombeja (parte atnica; proksimo de la Cestio-piramido) estas sur grundo kiun Humboldt akiris post la filaj mortoj por la tuta familio. Poste petis protestantaj diplomatoj ĉe la papa kortego vane rajti fari ĉirkaŭbarilojn por tombejo-protektado. Tamen eoste de la najbara grundaro, la nuna zona vecchia, oni rajtas fari barilojn por la etendiĝareo. La muro ĉe la kerna tombejo nur post 1870 estiĝis. La pligrandiĝo eblis danke al malavara mondono de la ambasadejo germana en 1894.[4] Tiu ĉi ero havas tri partojn, kaj la sekcioj nomiĝas zona prima, zona seconda kaj zona terza. Stariĝo kapela efektiviĝis en la jaro 1898-a. Inter 1871 ĝis la fino de la Unua mondmilito administris la ambasadoro germana, poste grupo da diplomatoj el diversaj ŝtatoj.

En niaj tagoj la tombejo estas malpermesita por vizitantoj ĝuontaj la ofte pompajn tombojn kaj kriptojn. Por malhelpi kiĉaĵojn ĉiuj novaj tombo-planoj necesas antaŭpermeson fare de italaj aŭtoritatoj. Malkutime estas ke inter la tomboj ĉi-tieaj vivas amaso da katoj kiu regule nutriĝis fare de volontuloj. Mondonacoj por konservado bonvenas.

Elstaruloj entombigitaj ĉi-tie[redakti | redakti fonton]

Tombo de August von Goethe
tombo de Antonio Gramsci
Katoj havantaj gardan deĵoron surtombeje
Kapelo tombeja

Jenas elstaruloj entombigitaj sur la Nekatolika tombejo roma:

Krome estas tie ĉi tomboj de du infanoj de Wilhelm von Humboldt, kiu iam estis prusia legaro en Romo, nome de Wilhelm (1794–1803) kaj de Friedrich Konstantin Gustav (1806–1807).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johan Beck-Friis: Il Cimitero acattolico di Roma / Der Protestantische Friedhof in Rom. Malmö 1956 kun pluraj noveldonoj, poste Romo 1991.
  • Helmut Zimmermann: Hannoversche Gräber auf dem Protestantischen Friedhof in Rom. Ĉe: Hannoversche Geschichtsblätter. N.F. Bd. 9 (1955), p. 131–162.
  • Nicholas Stanley-Price, Der Nicht-katholische Friedhof in Rom, Eldonis Der Nicht-katholische Friedhof in Rom, Romo 2014, ISBN 978-88-909168-1-6

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La unua entombigitulo estis William Ellis (1635–1732) kies tomboŝtono ne konserviĝis. Krom li verŝajne ankaŭ aliaj anoj de la ekzilkortego de Jakobo la 3-a kuŝas tie-ĉi. La plej malnova ekzistatanta slabo apartenas al la en 1738 mortinta studento nome George Langton.
  2. Kiel nr. 1069: Luogo ove si seppelliscono i Protestanti. Kp. Nr. 1036–1099 (Rione Pipa). Nolli Map Index, University of Oregon.
  3. Beck-Friis, p. 8.
  4. Beck-Friis, p. 10.
  5. [Stefan Hess, Tomas Lochman (eld.): Klassische Schönheit und vaterländisches Heldentum. Der Basler skuptisto Ferdinand Schlöth (1818–1891), Basel 2004, p. 192f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Protestantischer Friedhof (Rom) en la germana Vikipedio.

41.87597222222212.479277777778