Tomografio
Tomografio (de la malnovgrekaj vortoj τομή, tome, „tranĉi“ kaj γράφειν, grafein, „skribi“), estas medicina faka termino por la bildigo de vivaĵo. La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus ĝin en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo.
La du plej konataj mekanismoj estas
- komputila tomografio, laŭ kiu oni faras plurajn rentgenajn bildojn el diversaj direktoj, per rentgena kamerao turniĝanta ĉirkaŭ la esplorenda objekto, kaj poste per komputila programo el tiuj informoj kreas tri-dimensian bildojn, kaj
- magneta resonanca tomografio aŭ magneta resonanca bildigo.
En denta medicino tria, alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "digitala volumena tomografio".
Ekzistas tamen ankoraŭ pluraj pliaj tomografiaj metodoj, inter alie
- optika kohereca tomografio,
- Pozitrona Emisia Tomografio (PET)
- sola-fotono-elĵeta komputila tomografio (angle Single Photon Emission Computed Tomography, SPECT)
- neŭtrono-tomografio
kaj aliaj.
Ĉiuj metodoj ene de la medicino apartenas al la subfako radiologio. Tamen ili praktikiĝas foje ankaŭ ekster la limoj de medicino, ekzemple en arkeologio, botaniko, fiziko kaj en la fakoj de la terscienco, aparte geodezio kaj terfiziko.