Toowoomba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toowoomba
urbeto • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135 631  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 33′ S, 151° 57′ O (mapo)-27.55151.95Koordinatoj: 27° 33′ S, 151° 57′ O (mapo) [+]
Alto 691 m [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Toowoomba (Kvinslando)
Toowoomba (Kvinslando)
DEC
Toowoomba
Toowoomba
Situo de Toowoomba
Toowoomba (Aŭstralio)
Toowoomba (Aŭstralio)
DEC
Toowoomba
Toowoomba
Situo de Toowoomba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toowoomba, Queensland [+]
vdr
סמל נפת טאוומבה
Logoo de la regiona konsilio

Toowoomba (ankaŭ konata kiel la "Ĝardenurbo" [1]) estas aŭstralia urbo, kiu situas en la subŝtato Kvinslando, 132 km okcidente de la subŝtata ĉefurbo Brisbano [2] kaj havas populacion de proksimume 110,000 [3].

Post Kanbero, Toowoomba estas la due plej granda enlanda aŭstralia urbo, kaj la 15-a plej granda entute. Ĝi estas la sidejo de la lokaadministracia areo (LGA) Toowoomba Regional Council.

La urbo estas universitata kaj katedrala urbo. Ĝi estis kromnomita la "Ĝardenurbo" laŭ sia fama aŭstralia Karnavalo de Floroj, kiu estas okazigita je septembro ĉiun jaron.

Toowoomba havas submuzeon de la Kvinslanda Muzeo dediĉita al ĉevalaj fiakroj kaj ĉaroj: la Cobb & Co Muzeo.

Toowoomba estas plej konata por la Universitato de Suda Kvinslando (USQ) [4]. Ĉi tio estis fondita en 1967 kaj havas premion de la Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado.

Pli ol 70% de la loĝantoj venas el Eŭropo. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la grandurbo vivas en unufamiliaj hejmoj. Ekzistas multaj publikaj parkoj haveblaj al loĝantoj, kiel ekzemple Queens Park, Laurel Bank Park kaj Picnic Point Park. De Picnic Point estas mirindaj vidoj al Gatton. Ekzistas pluraj vitejoj, naturrezervejoj kaj naciaj parkoj ĉirkaŭ la urbo. Toowoomba estas tial taŭga deirpunkto por turneoj al la marbordo same kiel al la montetoj norde de la urbo aŭ al la malaltebenaĵo, kiuj komenciĝas proksimume 20 km okcidente.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harris, Meghan, "9 things you know if you grew up in Toowoomba", 3 August 2016. (angle)
  2. Google Maps. web page (28 April 2015). Arkivita el la originalo je 2 June 2018. Alirita 28 April 2015.
  3. . Population estimates by Significant Urban Area and Remoteness Area (ASGS2016), 2001 to 2021 (angle). Australian Bureau of Statistics (26 July 2022). Alirita 23 December 2022.
  4. Why UniSQ Toowoomba. UniSQ. Alirita 15 August 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]