Saltu al enhavo

Topalu

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Topalu estas vilaĝo en distrikto Constanța, Dobruĝo, Rumanio. Ĝia malnova turka nomo estas Topal, signifanta "lama". Al ĝi apartenas administre la komunumo Capidava.

La komunumo situas en sudorienta parto de Rumanio, 80 km nordokcidente de Konstanco, 27 km sude de la plej proksima urbo Hârşova. La vilaĝo situas sur bordo de Danubo-branĉo, nomata Malnova Danubo aŭ Ostrov-branĉo, kontraŭe al la plej granda insulo de la lando, Ialomiţa-marĉo.

Sur la areo de la vilaĝo Capidava videblas la ruinoj de la romia fortikaĵo kaj komunumo de Calidava aŭ Calidaua. La fortikaĵo estis konstruita apud la vojo de Axiopolis (hodiaŭ Cernavodă) kaj Carsium (hodiaŭ Hârșova).