Topografio de la teroro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Partoj de la elfositaĵoj: fone la Muro kaj la hodiaŭa Ministerio pri financoj.
Elaera foto de la dokumentadcentro maldekstre kaj de la apuda Martin-Gropius-muzeo.

La memorigloko Topografio de la teroro (germane: Topographie des Terrors) en Berlino dokumentas sur historia loko la plej gravajn instituciojn de la nazia reĝimo persekuti kaj terorigi la civitanojn de Germanujo kaj de la okupitaj teritorioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo perfekte taŭgas ĉar surloke troviĝis inter 1933-45 la ĉefkomandejoj de la sekvontaj subpremiloj de Nazia Germanio: Gestapo, Reichsführung-SS, Sicherheitsdienst, Reichssicherheitshauptamt. Samtempe videblas ĝis nun restoj de la Berlina muro laŭlonge de Niederkirchner-strato.

Komenco de la memorigado estis jam en 1987. Pri la aspekto kaj la formo de la muzeja ejo estis kverelo daŭranta kelkajn jarojn antaŭ ĝia inaŭguro en la 2010-a jaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekspozicio - parte sub libera ĉielo - konsistas el:

  • dokumentado en moderna dokumentadcentro (de 2010) kun daŭra ekspozicio pri la sidejoj de la naziaj kontroladorganoj en najbaraj Wilhelm-strato kaj Prinz-Albrecht-strato.
  • rondirado kun 15 stacioj (ekstere)
  • elfositaĵoj rekte sub la restoj de ĉi tiu muro-sekcieto pri antaŭaj konstruaĵoj naziaj

De tempo al tempo aldonatas nedaŭraj ekspozicioj. La eniro estas senkosta kaj ĉiujn tagojn ebla inter la horoj 10-20. Vintre la elfositaĵoj ne viziteblas. Troviĝas ene de la muzeo biblioteko kaj kunsidejoj por seminarioj, krome eblas havigi specialajn gvidadojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]