Torina Nova Trupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Torina Nova Trupo estas junulara amatora ensemblo de Esperanto-teatro, kiu sub nova nomo daŭrigas la aktivecon de Fia koincido ekde 1999.

En 2003 Torina Nova Trupo konsistas el Alberto Capella, trupestro, Simone Barbero Simona Benincasa, Daniela Capoccia, Fabio Cialini, Sonia Tavarone. Sub la reĝisorado de Jordan Todorov ĝi prezentis la originale verkitan dramon La familio de Anto Speri, de Giorgio Silfer.