Tornado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tornado.

Tornado estas forta turniĝanta kolono da aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Tornado konektiĝas al kumulonimbusa nubo kaj la tero.

Tornadoj estas konata kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en Usono pli ofte laŭ nombro de tornado-eventoj ol en aliaj landoj. En Usono, tornadoj emas formiĝi fifame en larĝa strio nomata Tornado-strateto (angle: "Tornado Alley"). Tamen, laŭ land-areo, la plej ofta lando por tornadoj estas Anglio.

Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Ili plej ofte evoluas el superĉelaj ŝtormoj, tamen povas formiĝi laŭ linioj de skualoj kaj en uraganoj. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras tavolon da varma aero, kio kaŭzas la varman aeron supreniĝi rapide.

Vidu ankaŭ