Torralba de Aragón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torralba de Aragón
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22254
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 0° 31′ U (mapo)41.934722222222-0.51083333333332 [+]
Alto 380 m [+]
Areo 40,393137 km² ( 403 9.3 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralba de Aragón (Provinco Ŭesko)
Torralba de Aragón (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Torralba de Aragón
Torralba de Aragón (Hispanio)
Torralba de Aragón (Hispanio)
DEC
Situo de Torralba de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de Aragón [+]
vdr

Torralba de Aragón [toRALba dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Municipa blazono.

La loknomo "Torralba" estas komprenebla kiel "blanka turo" kaj tiukadre aperas blanka kastelo super la koloroj de Aragono en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Monegros, nordokcidente de la teritorio de Senés de Alcubierre, kaj sudoriente de tiu de Tardienta, nordokcidente de la Montaro Alcubierre kaj norde de la depresio de Ebro.

La loĝloko Torralba de Aragón (380 msm) estas je 28 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1211 kiu komunikas kun Senés de Alcubierre sudoriente kaj kun Tardienta nordokcidente, kaj krome kun Valfonda de Sankta Ana, Torres de Barbués kaj Almuniente nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Meze de la 19-a jarcento la loko havis 235 loĝantojn kaj 50 domojn inter kiuj preĝejo, urbodomo, prizono kaj lernejo.[1]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torralba de Aragón: oni malaltiĝis ĝis nunaj nuraj 105 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la 16-a jarcento kun tre bele ornamita mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]