Torre Blanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre Blanca kaj aliaj montopintoj de la centra masivo el la monto Torre de los Horcados Rojos.

Torre Blanca (Blanka Turo) estas monto en la Centra Masivo de Picos de Europa aŭ Urrieles. Ĝi estas sur la dividlinio inter la provinco Leono kaj Kantabrio, Hispanio.​[1]

Estante 2618,5 metrojn alta ĝi estas la plej alta montopinto de Kantabrio, kvankam tradicie oni havigis tiun honoron al Peña Vieja, ĉar tiu estas tute ene de Kantabrio.[2] Tiu montopinto estas ankaŭ la plej okcidenta punkto de la kantabra teritorio.

La neĝo akumuliĝas pli abunde sur tiu monto ol ĉe aliaj samareaj. Pro tio, elstaras ĝia blanka koloro dum granda parto de la jaro kaj de tie devenas ĝia nomo.[3]

Oni devas eviti konfuzon inter tiu monto kaj Peña Blanca (Blanka Roko, 2194 m), en la Okcidenta Masivo de Picos de Europa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adrados Ediciones. Picos de Europa. Macizos Central y Oriental [mapa], 1:25000. (1997)
  2. «Mapas Cantabria Cartografía de Cantabria IDE Cantabria Infraestructura de Información Geográfica». mapas.cantabria.es. Konsultita la 30an de Januaro 2016.
  3. «Toponimia». Mendikat. Konsultita la 27an de Julio 2022.