Torrelacárcel
Torrelacárcel | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44382 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 1° 18′ U (mapo)40.6141517-1.3018866Koordinatoj: 40° 37′ N, 1° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 790 m [+] | ||
Areo | 35,5362 km² (3 553 .62 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrelacárcel [+] | |||
Torrelacárcel [torelaKARzel] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Torrelacárcel estas etimologie komprenebla kiel turo de la prizono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 39 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj samdistance de Calamocha. La urba kerno estas inter la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Trans la rivero Jiloca estas tre apuda Alba, atingebla ŝosee nur laŭ ĉirkaŭo. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1350 m kaj 974 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 979 m super marnivelo.
Nordokcidente: Alba | Norde: Singra | Nordoriente: Aguatón |
Okcidente: Alba | Oriente: Aguatón | |
Sudokcidente: Alba | Sude: Torremocha de Jiloca | Sudorientee: Torremocha de Jiloca |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torrelacárcel oni malaltiĝis ĝis nunaj 142 loĝantoj.