Torsten Sträter
Torsten Sträter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1966 (58-jaraĝa) en Dortmundo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto komikisto kabaredisto |
TTT | |
Retejo | http://www.torsten-straeter.de/ |
Torsten Sträter (naskiĝis la 4-an de septembro 1966 en Dortmund) estas germana komikulo, kabaredartisto kaj ŝlempoeto same kiel verkisto, aŭdlibroparolisto kaj voĉaktoro.
Sträter pasigis sian junecon en la naskiĝurbo. Li kompletigis metilernadon kiel tajloro de viroj kaj laboris en vendejo por viraj vestaĵoj. Post bankroto de la vendejo, li estis komence senlabora, poste laboris pri vendado de poŝtelefonoj kaj dum dek du jaroj entransportkompanio de la familio.
Krom laboro, Sträter komencis verki novelojn kaj deklami ilin ĉe poezioŝlemoj en germanlingvaj landoj. Aldone al multaj regionaj ĉampionecoj, li venkis en la poezioŝlemaj konkuradoj de Nordrejn-Vestfalio en 2009, 2010 kaj 2012. En la sekvaj jaroj li ankaŭ verkis novelojn por la satira revuo Pardon kaj humurajn rubrikojn por la sportrevuo Kicker . Liaj poste eldonitaj libroj ekskluzive prezentas novelojn.
Li aperas regule en televidaj programoj de Germanio. Ekde 2013 li ankaŭ kun du kolegoj publikigas podkaston. Ĝis aŭtuno 2019 li turneis kun sia programo Neniam tro malfruas malfruiĝi. Ekde 2020, lia lasta sceneja programo nomiĝas Neĝo kiu falas sur (varmega) vitroceramiko.
Li prezentas sin kiel tipa laboristo de la industria Ruhr-regiono, kaj kun trankvila voĉo tute serioze kaj malpatose komentas ĉiutagajn eventojn. Ĝuste tiu senpretenda, malakademia parolstilo kreas la komikecon de liaj prezentaĵoj kaj estas lia rekonilo, ankoraŭ pli ol la nigra kotona ĉapo, kiun li portas en ĉiuj publikaj prezentoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hämoglobin ("hemoglobino"), Eldur Verlag, 2004, ISBN 978-3-937419-03-9.
- Postkarten aus der Dunkelheit ("Poŝtkartoj el la malhelo"), Eldur Verlag, 2005, ISBN 978-3-937419-10-7.
- Hit the Road, Jack! ("Malaperu, Jakĉjo"), Eldur Verlag, 2006, ISBN 978-3-937419-11-4.
- Brainspam ("Pensaĉoj"), Eldur Verlag, 2006, ISBN 978-3-937419-17-6.
- Der David ist dem Goliath sein Tod ("La Davido estas al Goliato sia morto", en intence fuŝa lingvaĵo, en parodio al la lingvostila verkaĵo Der Dativ ist dem Genitiv sein Tod, kiu kritikas la plimultiĝon de gramatikaj eraroj en germanaj tekstoj), eldonejo Carlsen, 2011, ISBN 978-3-548-37535-9.
- Selbstbeherrschung umständehalber abzugeben ("Memregado fordonaciĝas pro cirkonstancoj"), eldonejo Carlsen, 2012, ISBN 978-3-551-68481-3
- reeldono, Ullstein Taschenbuch, 2014, ISBN 978-3-548-37534-2.
- Als ich in meinem Alter war ("Kiam mi estis en mia aĝo", anstataŭ "...en via aĝo"), Lappan Verlag, 2016, ISBN 978-3-8303-3406-4.
- Es ist nie zu spät, unpünktlich zu sein ("Neniam tro malfruas malfruiĝi"), Ullstein Taschenbuch, 2017, ISBN 978-3-548-06352-2.
- Sträters Gutenachtgeschichten ("Bona nokto-rakontoj"), Ullstein Verlag, 2021, ISBN 978-3-548-06454-3.
- Du kannst alles lassen, du musst es nur wollen ("Vi povas ĉion ne atingi, vi nur devas voli tion"), Ullstein Verlag, 2022, ISBN 978-3-864-93227-4.