Tortola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tortola
insulo [+]

AkvejoKariba maro

Supermara alteco244 m [+]
Koordinatoj18° 25′ N, 64° 35′ U (mapo)18.416666666667-64.583333333333Koordinatoj: 18° 25′ N, 64° 35′ U (mapo)
Plej alta punktoMount Sage [+]

Longo18 km (11 mi)
Larĝo5 km (3 mi)
Areo55,7 km² (5 570 ha) [+]
Loĝantaro23 908 [+]
HorzonoUTC-04:00 [+]

Tortola (Tero)
Tortola (Tero)

Tortola (Britaj Virgulininsuloj)
Tortola (Britaj Virgulininsuloj)
DEC
Tortola
Tortola

Map
Tortola
Vikimedia Komunejo:  Tortola [+]
vdr

Tortola estas la plej granda kaj plej loĝata insulo de la Britaj Virgulininsuloj. Tortola havas enloĝantaron de 23,908 kaj la plej granda urbo de la insulo estas Rod-Taŭon, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la Britaj Virgulininsuloj [1].

La plej alta punkto sur la insulo kaj la tuta insularo estas Monto Salvio (Mount Sage) je 523 m . Granda parto de ĝia arbara tereno estas deklarita naturrezervejo, kiu estas alirebla kun bon-markitaj ekskuraj vojoj.

La Britaj Virgulininsuloj estas centra loko por bankaj kaj financaj servoj. Tiuj bankaj kaj financaj servoj estas centra komponanto de la ekonomio de la insulo. Pro la internacia kompania komerca juro kiu estis promulgita sur la insulo en la 1980-aj jaroj, la insulo iĝis imposta rifuĝejo, kaj poste, pro la granda kvanto de komerca agado, fariĝis unu el la plej riĉaj insuloj en la Karibio.

Turismo ankaŭ estas grava komponanto de la ekonomio de la insulo. Vizitantoj al la insulo alteriĝas ĉe Beef Island kaj de tie transiras la Queen Elizabeth Bridge al Tortola. La strandoj de la insulo estas populara turisma loko.

Kvankam la insuloj estas brita transmara teritorio, la oficiala valuto en la insuloj estas la usona dolaro.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tortola. British Virgin Islands. Arkivita el la originalo je 6 October 2012. Alirita 14 February 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]