Towje Kleiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Towje Kleiner
Persona informo
Towje Kleiner
Naskiĝo 4-an de aprilo 1948 (1948-04-04)
en Wolfratshausen
Morto 9-an de januaro 2012 (2012-01-09) (63-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La jida teatro en Tel-Aviv kie ekaktoris Kleiner.

Towje KLEINER (naskiĝinta en la 4-a de aprilo 1948 en Wolfratshausen-Föhrenwald, mortinta en la 9-a de januaro 2012 en Munĥeno) estis germana aktoro kaj scenaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte kiel filo de gepatroj kiuj estis travivintaj la holokaŭston, li kreskiĝis en Israelo, Svedlando, Kanado, Anglujo, Argentino kaj Germanujo. Lia debuto aktora estis en la 1967-a jaro ĉe la Jida Teatro en Israelo, kie li deĵoris ĝis 1969.

Al pli vasta spektantaro li konatiĝis la komencon de la 1980-aj jaroj per la ĉefrolo en la serio televida Der ganz normale Wahnsinn. Antaŭe iam oni vidis lin ĉe la ege ŝatata televida serio Münchner Geschichten (1974) personigantan certan Aĥmeton. Krome li aperis en la serioj Der Sonne entgegen (Germanujo/Aŭstrio 1984–1985) kaj Wenn das die Nachbarn wüßten (Aŭstrio 1990–1992). En siaj roloj li reprezentis plejtempe amindajn, iomete febretajn-kaosajn karakterajn rolojn. Li reklamis ankaŭ tre sukcese por la keksfabriko Bahlsen. En 1994 li estis la kuiristo Odessi en la Pumuckl-filmo Pumuckl und der blaue Koch kun infanoj kiel celgrupo.

Dum la lastaj jaroj li retiriĝis en Israelon, kie li instruis la arton aktoran. Li ege ŝatis kolektadi horloĝojn.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1973: Tatort – Weißblaue Turnschuhe, Televida serio, Daŭrigo 30
  • 1974: Die Akte Odessa, Literatura filmo. Reĝisoro: Ronald Neame. Kiel Salomon Tauber
  • 1974: Münchner Geschichten, Televida serio. Reĝisoro: Helmut Dietl. Kiel Achmed
  • 1979: Der ganz normale Wahnsinn, Televida serio kun Monika Schwarz kaj Helmut Fischer. Reĝisoro: Helmut Dietl. Kiel Maximilian Glanz
  • 1979: Der Durchdreher. Reĝisoro: Helmut Dietl, Artfilmo por la televida serio Der ganz normale Wahnsinn. Kiel Maximilian Glanz
  • 1980: Tatort - Herzjagd, Televida serio, Daŭrigo 119. Kiel Kommissar Klein
  • 1982: Polizeiinspektion 1 – Möbel im Park, Televida serio, Daŭrigo 60. Kiel Max Sirk
  • 1982: Der Mann auf der Mauer, Literatura filmo. Reĝisoro: Reinhard Hauff. Kiel Schacht
  • 1982: Der Fall Sylvester Matuska, Artfilmo. Reĝisoro: Sandor Simo. Kiel Epstein
  • 1983: In Zeiten wie diesen …, Artfilmo. Reĝisoro: Wolfgang Bauer. Kiel Oskar Koschka
  • 1984: Der Schneemann, Literatura filmo laŭ Jörg Fauser. Reĝisoro: Peter F. Bringmann. Kiel Laslo
  • 1984: Der Alte – Der Klassenkamarad, Televida serio, Staffel 08, Daŭrigo 11. Kiel Rolly
  • 1984–1985: Der Sonne entgegen, Televida serio. Kiel Georg Lüftl
  • 1985: Konzert für Alice
  • 1986: Die Galoschen des Glücks, Fabelfilmo. Reĝisoro: Juraj Herz. Kiel asistanto
  • 1986: Das Schweigen des Dichters, Artfilmo. Reĝisoro: Peter Lilienthal. Kiel Fayermann
  • 1987: Das Viereck, Artfilm (NDR). Reĝisoro: Oliver Storz
  • 1987: Großstadtrevier – Robin Hood, Televida serio. Reĝisoro: Jürgen Roland
  • 1988: Das Traumauto, Fernsehfilm (NDR). Reĝisoro: Hajo Gies. Kiel Piwi
  • 1989: Hugo und der liebe Gott, Artfilm. Reĝisoro: Walter Davy. Kiel Hugo/Hans
  • 1990–1991: Wenn das die Nachbarn wüßten, Televida serio. Reĝisoro: Peter Hajek. Kiel Chris Wächter
  • 1991–1994: Pumuckl und der blaue Klabauter, Porinfana filmo. Reĝisoro: Alfred Deutsch / Horst Schier. Kiel surŝipa kuiristo Odessi
  • 1997: Kowalsky, Televida serio. Kiel Moritz Kowalsky
  • 1999: Pumuckls Abenteuer, Porinfana filmo. Kiel surŝipa kuiristo Odessi
  • 2002: Schlosshotel Orth – Der Kochkurs, Televida serio. Reĝisoro: Stefan Klisch. Serionumero 6, daŭrigo 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]