Tra la Labirinto de la Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tra la Labirinto
de la Gramatiko
Tra la Labirinto de la Gramatiko
Aŭtoro Frits Faulhaber
Eldonjaro 1934
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 344
v  d  r
Information icon.svg

Tra la Labirinto de la Gramatiko, estas Esperanto-lernolibro destinata por nederlandlingvanoj. Ĝi estas verkita en 1934 de Frits Faulhaber kaj eldonita de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Estas aperintaj ok eldonoj de la libro. Dum dekoj da jaroj tiu ĉi estis ege influhava por la nederlandaj kaj flandraj Esperantistoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen la titolo de bonega Nederlandlingva gramatiko pri Esperanto de F. Faŭlhabro. Antaŭ mi kuŝas ĝia kvina eldono (sesa ĝis oka miloj) el la jaro 1950. La 344 paĝojn ampleksanta, en griza tolo bindita libro estas taŭga kaj detala enkonduko en la Esperantan gramatikon por meze kleraj homoj, kiuj multe de tio, kion ili enlerneje lernis, jam de longe forgesis, sed kiuj Esperanton iugrade regas. Samtempe la libro estas bona akompananto por kursgvidantoj, kiuj bezonas metodan helpon kaj riĉan materialon por ekzercadoj. Mi ĉi tie ne intencas recenzi la verkon. Mia intenco pli vere estas, montri en kio ankaŭ tiu bone verkita kaj plurfoje reeldonita gramatiko estas mankhava, kiel estis ĝis tiam ĉiuj gramatikoj... 
— Rikardo Ŝulco 1985 : Pledo por Unueca Lingvo, pp. 108-110

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]