Trakomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trakomotraĥomo estas tre kontaĝa okulmalsano, kaŭzita de bakterio Chlamydia trachomatis, endemia ĉe popoloj vivantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj, kiu trafas komune ĉiuaĝulojn kaj afekcias ĝenerale ambaŭ okulojn. Ĝi estas karakterizita per hipertrofia konjunktivo, folikloj (granuloj), t. e. grajnetformaj elementoj diafanaj kaj grizetaj, videblaj tra la konjunktivo kaj aspektantaj kiel frajo de rano, kaj mukopusa sekreciaĵo. La paciento plendas pri lumtimo, larmelfluo, jukado, doloro kaj sentoj de fremda korpo kaj brulo. La trakomo evoluas malrapide, dum monatoj kaj jaroj. Fine, ne traktite, ĝi kuraciĝas spontanee: la granuloj malaperas, sed la konjunktivo ne normaliĝas, ĉar la lezoj postlasas cikatrojn, kies graveco varias. La plej oftaj komplikaĵoj estas korneaj: la panuso (formiĝo de vaskula reto) kaj la ulceriĝo, kiuj afekcias la vidkapablon. La kompleta resaniĝado eblas ĉe benignaj kazoj, aŭ ĉe pli gravaj kazoj tuj submetitaj al trafa kuracado. La sekvaĵoj tre oftas, kaj afekcias la konjunktivon, la korneon kaj la palpebrojn: trikiazo, entropio, ektropio, kornea opakeco rezultanta el panuso kaj ulceriĝo, stafilomo ktp.