Traktato de Melfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melfi en antikva presaĵo, sidejo de la Traktato.

La traktato de Melfi estis akordo establita inter papo Nikolao la 2-a kaj Roberto de Altavilla, ĉefo de Grajejo de Apulio kaj Rikardo la 1-a de Aversa, senjoro de Genzano kaj grafo de Aversa.
Tiu Traktato estis subskribita la 24-an de junio 1059, dum la preparo de la unua koncilio de Melfi.

Alianco de la Eklezio kun la Normandoj[redakti | redakti fonton]

Post la milito, konkludiĝinta kun la malvenko de la papo (kaj de rotoj de sueboj kaj Longobardoj) en la Batalo de Civitate (18-a de junio 1053), komenciĝis la politiko de alianco inter la Apostola Seĝo, absorbita en la investitura batalo, kaj la Normandoj, bezonaj je rekono de iliaj pozicioj post la konkeroj. La trakta ago sankciis la rilatojn inter la papo kaj la du dinastioj, kiuj lin subtenis kontraŭ la kontraŭpapo Benedikto la 10-a.
La papo rekonis la posedaĵojn konkeritajn, legitimis la politikajn aspirojn kaj konfidis investiturojn ankaŭ rilate teritoriojn de la itala duoninsulo kiuj estis ankoraŭ en la manoj de la bizanca imperio, de longobardoj kaj islamanoj.

Rekono pri la dinastio de Altavilla kaj Drengot[redakti | redakti fonton]

Sekve de la traktato de Melfi, papo Nikolao la 2-a, dum la unua koncilio de Melfi, nomumas Roberton la Guiskardon duko de Apulio kaj Kalabrio.

Nikolao la 2-a nomumis grafo de Aversa Rikardon la 1-a de la dinastio Drengot Quarrel, princon de Capua, kaj rekonis Roberton la Guiskardon de la dinastio de Altavillla, kiu deklaris ke mem jam konvertiĝis al kristanismo, per la levo de grafejo de Apulio al dukato de Apulio kaj al li asignis la titolon de duko de Apulio, Kalabrio kaj Sicilio.

Konstitiĝis, do, du sendependaj normandaj ŝtatoj kaj la respektivaj gentoj sin rekte ligis al la apostola seĝo. La papo etendis, tiel, la feŭdan dominadon de la Eklezio de Capua ĝis Sicilio.
La papo, por subteni sian suverenecon kaj pravigi sian feŭdan povon sur tiuj teritorioj apogiĝis ankaŭ surbaze de la donacoj flanke de la karolidaj reĝoj kaj eble ankaŭ per la supozita Donaco de Konstanteno.
Nikolao la 2-a etendis la rekonon de la feŭda vasalado al Rikardo la 1-a de Drengot kaj al ties fratoj Roberto kaj Ruĝiero la 1-a de Altavilla. Ili gajnis por si kaj por iliaj familioj la titolon de vasaloj de la Eklezio per revolucia investituro ĉar nur la imperiestro povis disdoni tiujn titolojn. Sed al la apostola seĝo pli urĝis sin defendi kaj la ĉesigi la imperiestran investituran praktikon. La papo gajnis la submetiĝon, la politikan apogon kaj kaj engaĝxiĝon de la normandiaj ĉefoj respekti kaj armile subteni la kanonajn elektojn de la estontaj papoj. Ili engaĝiĝis protekti la Eklezion kontraŭ la entrudiĝoj de la germana imperio en tiuj elektoj kaj garantii ke ili plenumiĝu laŭ la dekretoj de la koncilio.
La suverenoj, krome, dediĉis sin por pagi al la Apostola Seĝo jaran tributon de dekdu soldoj de Pavio koresponde al ĉiu bova paro en iliaj teritorioj kaj al ĉiu jugero de eklezia kamparo feŭdigita, kun plue la devo provizi armitojn al la papo; kaj fine ili ĵuris per Dio kaj sur la Evangelio ke mem estos aliancanoj de la papo kontraŭ kiu ajn malamiko, promesante ne partopreni en milito nerajtigite de la permeso de la Ĉefo de la Eklezio.

Per tiu traktato kaj la sinsekvaj koncilio kaj konkordato komenciĝis la latinigado de la liturgio de la de la itala suda duoninsulo, kaj la roma rito anstataŭis la [[bizanca rito|Bizancan riton.

La traktato de Melfi antaŭis la unuan koncilion de Melfi kaj konkludiĝis per la Konkordato de Melfi. Jen skiza sinsekvo de la eventoj de la akordoj:

  • Traktato de Melfi: 24 de junio 1059
  • Konkordato de Melfi: 23 de aŭgusto 1059
  • Unua koncilio de Melfi: 3-25 aŭgusto de 1059

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walther Holtzmann, Sui rapporti fra Normanni e Papato, 1958.
  • John Julius Norwich, I Normanni nel Sud 1016-1130. Mursia: Milano 1971 (ed. orig. The Normans in the South 1016-1130. Longmans: Londra, 1967).
  • Nino Lavermicocca, Bari bizantina, 1071-1156: il declino. Edizioni di Pagina. ISBN 88-7470-029-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]