Traktato pri la energia ĉarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato pri la energia ĉarto (angle: Energy Charter Treaty, mallonge ECT) estas internacia interkonsento kiu establas plurflankan kadron por kunlaboro en la energiindustrio, kaj fosiliaj fueloj precipe, de najbaraj nacioj. La traktato kovras ĉiujn aspektojn de energi-rilataj komercaj agadoj, kiel ekzemple komerco, transporto, investo kaj energiefikeco. La teksto disponigas procedurojn por solvi disputojn inter Ŝtatoj subskribintoj de la traktato kaj inter Ŝtatoj kaj investantoj de aliaj Ŝtatoj, kiuj faris investojn sur la teritorio de la unuaj[1].

Komence, post la fino de la Malvarma Milito, la energia ĉarto celis integri la energiajn sektorojn de Sovetunio kaj Orienta Eŭropo en la pli larĝan eŭropan kaj mondan merkaton. Ĝia rolo tamen etendiĝis preter la kunlaboro inter Okcidento kaj Oriento traktante, per juraj instrumentoj, liberan komercon en la tutmonda energimerkato kaj ne-diskriminacion por instigi eksterlandan rektan investon kaj transliman komercon.

En la lastaj jaroj, la traktato estis kritikita ĉar ĝi povas esti malhelpo en la efektivigo de naciaj politikoj kontraŭ klimata ŝanĝo, kaj ĉar ĝi malinstigas naciajn registarojn preni decidojn konforme al novaj internaciaj klimataj traktatoj, kiel la Pariza interkonsento, por eviti trasuferi gravan financan perdon.

Kompletaj versioj de la traktato en diversaj formoj estas rete haveblaj[2].

Celoj[redakti | redakti fonton]

La ĉarto celas:

  • starigi sanajn (energiajn) rilatojn inter EU kaj Orienta Eŭropo
  • krei stabilajn kaj travideblajn kondiĉojn por eksterlandaj investantoj
  • enkonduki la klaŭzon de la plej favorata nacio al ĉiuj membroj
  • faciligi la trafikon de krudmaterialoj kaj energiproduktoj
  • solvi disputojn inter ŝtatoj kaj inter ŝtatoj kaj investantoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Energy Charter Treaty and Protocol.
  2. Energy Charter Treaty.