Tramtransporto en Kairo
Aspekto
Tramtransporto en Kairo | |
---|---|
Tramo en Kairo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kairo, Egiptio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 12-a de aŭgusto 1896 |
Fino de trafiko | 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 30 km |
Nombro de linioj | 6 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Tramtransporto en Kairo (arabe ترام القاهرة) estis reto de elektraj tramoj en Granda Kairo, aparte Kairo kaj Heliopolo. Ĝis 1991, ekzistis du apartaj retoj.
Parto de la reto en Helŭan estis tute likvidita post la Egipta revolucio de 2011 kaj en 2014–2015, la reto en Heliopolo estis likvidita. Nur mallonga restaĵo de unu linio daŭre funkciis en Heliopolo, inter Court Square kaj Tivoli Dome. Antaŭ la fino de 2019, la trafiko estis definitive ĉesigita, la trakoj estis malmuntitaj, por la vastiĝo de la vojo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- UrbanRail.Net (metroo)