TransLink (Brita Kolumbio)
South Coast British Columbia Transportation Authority | ||
---|---|---|
South Coast British Columbia Transportation Authority | ||
statutory authority • publika transporta aŭtoritato vd | ||
Dum | 1-a de januaro 1998 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | 1-a de januaro 1998 | |
Sidejo | New Westminster | |
Lando | Kanado | |
Estr(ar)o | Kevin B. Quinn | |
Dungitoj | 6 900 | |
Posedataj kompanioj | SkyTrain • SeaBus • West Coast Express vd | |
TTT | https://www.translink.ca/ | |
TransLink, formale South Coast British Columbia Transportation Authority, estas la laŭleĝa aŭtoritato[1] respondeca por la regiona transportreto de metropola Vankuvero en Brita Kolumbio, Kanado, inkluzive de publika transporto, ĉefaj vojoj kaj pontoj. Ĝiaj ĉefaj instalaĵoj situas en urbo New Westminster. TransLink estis kreita en 1998 kiel "Greater Vancouver Transportation Authority" (GVTA) kaj estis plene efektivigita en aprilo 1999 fare de la Registaro de Brita Kolumbio por anstataŭigi BC Transit en la Granda Vankuvera Regiona Distrikto kaj alpreni multajn respondecojn de transporto antaŭe tenitajn de la provinca registaro. TransLink respondecas pri diversaj transportmodoj en la metropola regiono de Vankuvero same kiel pri West Coast Express, kiu etendiĝas en Fraser Valley Regional District (FVRD). La 29-an de novembro 2007, la provinco Brita Kolumbio aprobis leĝaron ŝanĝantan la administran strukturon kaj oficialan nomon de la organizo.
Publikaj transportoj
[redakti | redakti fonton]Aŭtobusoj
[redakti | redakti fonton]Busservoj estas funkciigitaj fare de du filioj de TransLink: Coast Mountain Bus Co. Ltd., kiu funkciigas la plimulton de servoj, kaj West Vancouver Municipal Transportation Department, kiu funkciigas busservojn en West Vancouver kaj Lions Bay. Horaroj, prezoj kaj servoplanoj de tiuj filioj estas plene integritaj kun aliaj servoj de TransLink.
Blue Bus
[redakti | redakti fonton]La nomo Blue Buses ("Bluaj aŭtobusoj") rilatas al la busoj kiujn funkciigas West Vancouver Municipal Transportation Department. Blue Buses priservas ĉiujn itinerojn ene de West Vancouver kaj Lions Bay. Ili ankaŭ priservas ĉiujn itinerojn, kiuj alvenas kaj foriras. West Vancouver Municipal Transportation Department, kiu kontinue funkciigis sian transport-sistemon ekde sia fondo en 1912, konservas sian propran markon sub speciala kontrakto kun TransLink.
RapidBus
[redakti | redakti fonton]RapidBus (antaŭe "B-linioj"; angle B-Lines) estas rapida aŭtobusa transporto de TransLink, kiu veturas laŭ kelkaj el la plej gravaj vojoj en la regiono. RapidBus estas funkciigita per artikaj busoj, sed ekzistas neniuj segregitaj vojoj por tiaj busoj.
SkyTrain
[redakti | redakti fonton]La unua linio de SkyTrain estis konstruita en 1985 por servi al la Ekspozicio de 1986. Hodiaŭ, SkyTrain, la unua aŭtomatigita metrosistemo de Kanado, fariĝis grava parto de transport-sistemo en metropola Vankuvero kaj estas konsiderata la plej rimarkinda heredaĵo de la Ekspozicio. SkyTrain konsistas el tri linioj:
- Expo Linio : trajnoj de Expo Linio veturas inter Waterfront kaj King George aŭ inter Waterfront kaj Production Way–University.
- Millennium Linio : trajnoj de Millennium Linio veturas inter VCC–Clark kaj Lafarge Lake–Douglas.
- Canada Linio : trajnoj de Canada Linio veturas inter Waterfront kaj YVR—Airport (Internacia Flughaveno Vankuvero) aŭ inter Waterfront kaj Richmond–Brighouse.
Expo Linio kaj Millennium Linio estas funkciigataj fare de British Columbia Rapid Transit Company Ltd., filio de TransLink. Canada Linio estas funkciigata fare de ProTrans BC, divizio de SNC-Lavalin.
SeaBus
[redakti | redakti fonton]SeaBus estas servo de pramŝipoj krucanta golfon Burrard kaj vojaĝanta inter Waterfront kaj kajo Lonsdale. SeaBus ankaŭ estas funkciigita fare de Coast Mountain Bus Co. Ltd. kaj ĝia floto konsistas el kvar ŝipoj:
- MV Burrard Otter (konstruita en Vankuvero en 1976)
- MV Burrard Beaver (konstruita en Victoria en 1976)
- MV Burrard Pacific Breeze (konstruita en Vankuvero kaj Victoria en 2009)
- MV Burrard Otter II (konstruita en Singapuro en 2014)
West Coast Express
[redakti | redakti fonton]West Coast Express estas antaŭurba fervojo liganta la centron de Vankuvero al municipoj de metropola Vankuvero en la oriento kaj finiĝanta en Mission en FVRD, norde de rivero Frejzero. Ĝi estas funkciigata fare de British Columbia Rapid Transit Company.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ South Coast British Columbia Transportation Authority Act. Alirita Novembro 17, 2015.