Transkonduko (muziko)
Transkonduko, angle Bridge (‹ponto›), en muziko estas la liga parto inter du temoj. Ĝi troviĝas en klasika muziko, ĵazo, populara muziko kaj rokmuziko.
Superrigardo
[redakti | redakti fonton]En klasikismaj sonatoj, simfonioj kaj konĉertoj transkonduko estas la liga parto inter du temoj. Ili ofte transkondukas de unu tonalo en alian: en maĵoro dekde la elirtonalo al la maĵortonalo sur ties kvina ŝtupo, en minoro ekde la la elirtonalo en la paralelan maĵortonalon sur ties tria ŝtupo.
Ĵaza normkanto havas la kantoformon A-A-B-A; la parto B, forlasanta la bazan tonalon, nomiĝas transkonduko.[1] Rilate la proporcioj ĉi tiu strukturo ofte varias: La bosanova kanto Garota de Ipanema ja havas la kutiman 8-taktan parton A, sed 16-taktan, varie modulantan transkondukon („Ah! porqué estou tão sozinho …“).[2]
Ankaŭ multaj popularmuzikaĵoj havas A-A-B-A-formon. ekzemple la kanto Yesterday de Lennon kaj McCartney havas 7-taktan parton A kaj 8-taktan transkondukon („Why she had to go I don’t know …“).