La organizaĵo Tridentaj Plugiloj - angleTrident Ploughshares - estas senprofitcelane-registara organizaĵo en Edinburgo, Skotio, Britio, celante senarmigi la sistemon de nukleaj armiloj "Trident" de Britio. En 2001 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.