Trimastulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trimastulo

Per trimastulo oni ĝenerale celas transverse riligitan velŝipon kiu estas provizita per tri ŝipmastoj.

Nuntempe oni vidas ilin antaŭ ĉio kiel ĉartoŝipo por tagekskursoj kaj ferivojaĝoj. Ankaŭ multaj altŝipoj, kiel oni vidas ekzemple dum eventoj, fakte estas trimastuloj. Ofte tiuj velŝipoj havas imponan rigilaron. Ili ĉiuj estas restaĵoj el la velveturado kiuj nun estas dorlotataj kiel muzeopecoj.