Trinkaĵskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la naturon forĵetita trinkaĵskatolo

Trinkaĵskatolo estas aldone al botelo la plej grava komerca ujo por trinkaĵoj kaj utilas samtempe kiel trinkujo. Vendiĝas en trinkskatoloj ĉefe trinkaĵoj enhavantaj karbonatan acidon, kiel biero kaj senalkoholaĵoj.

Modernaj trinkaĵskatoloj estas faritaj el ununura cilindra ujo el aluminiolado kun surpresita kovrilo el aluminio kun ovalforma skraplinio kaj alfiksita metala ringo, kiu levigata puŝas la ovalforman parton en la internon de la skatolo kaj tiel kreas trinkmalfermaĵon.

La plej kutimaj skatolgrandoj en Eŭropo estas 0,33- kaj 0,5-litraj; foje ankaŭ 1-litraj. Aldone ekzistas 5-litrajn grandaj skatolegoj kun krano, venditaj kiel "festobareletoj". Tramonde la plej kutimaj volumenoj estas 0,15 l (ekz. ĉe flugkompanioj), 0,25 l (i.a. Red Bull kaj aliaj energitrinkaĵoj), 0,355 l (korespondas al 12 uncoj, laŭleĝa grandeco en Usono), 0,44 l (i.a. biero en Britujo kaj Irlando) kaj 0,47 l (ekz. Guinness).

Trinkaĵskatoloj eltenas enan premon ĝis ĉ. 6 baroj granda kaj pro la volba fundo havas sekurrezervon - antaŭ ol la skatolo eksplodos, la fundo volbiĝos eksteren kaj tiel pligrandiĝos la ena volumeno.

En Germanujo ekzistas ekde 2003 garantiaĵo por forĵetindaj trinkujoj por biero, minerala akvo kaj senalkoholaĵoj kun karbonata acido, la tiel nomata skatolgarantiaĵo.

Eksteraj ligiloj