Trirevolucia Ekspozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Electronics Hall, Three Revolutions Exhibition, Pyongyang (6073954838).jpg

La Trirevolucia Ekspozicio estas muzeo en Pjongjango, Nord-Koreio. La ekspozicio unuavice montras la tri revoluciojn fare de Kim Il-sung, nome la ideologian, teknikan, kaj kulturan. Ĝi situas en la Ryonmot-dong areo, kaj ĉi tie ankaŭ oni vidigas multajn aliajn ideologiojn de Ĝuĉe: nome peza industrio, kulturo, kaj agrikulturo. La centra konstruaĵo havas formon simila al sfera planedo kun ringoj. La kupolo ankaŭ gastigas planetarion en la komplekso, estas ses eksponaĵoj kiuj detale prezentas progresojn de Nord-Koreio en elektroniko, peza industrio, agrikulturo, klasa edukado, kaj teknologio.