Henry Baker Tristram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tristram)
Henry Baker Tristram
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1822 (1822-05-11)
en Eglingham
Morto 8-an de marto 1906 (1906-03-08) (83-jaraĝa)
en Durham
Religio Anglikanismo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Lincoln • Durham School vd
Familio
Patro Henry Baker Tristram vd
Patrino Charlotte Jocelyn Smith vd
Edz(in)o Eleanor Mary Bowlby vd
Infanoj Eleanor Frances Tristram vd
Parencoj Ruth Mary Tristram vd
Profesio
Okupo anglikana sacerdoto • ornitologo • botanikisto • natursciencisto vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La pastro Henry Baker TRISTRAM (11a Majo 1822 - 8a Marto 1906) estis angla religiulo, biblia studento, veturanto kaj ornitologo.

Tristram naskiĝis en la pastrejo de Eglingham, ĉe Alnwick, Northumberland, kaj studis ĉe Lernejo Durham kaj Lincoln College, Oxford. En 1846 li iĝis prasto, sed li suferis pro tuberkulozo kaj deviĝis vivi ekstere. Li estis sekretario de la guberniestro de Bermudo el 1847 al 1849. Li esploris la dezerton de Saharo kaj en 1858 vizitis Palestinon, revenante tien en 1863 kaj 1872, kaj dividante sian tempon inter natura historio kaj bibliaj lokoj. En 1881 li veturis denove al Palestino, Libano, Mezopotamio kaj Armenio. Li veturis ankaŭ al Japanio por viziti sian filinon, Katherine Alice Salvin Tristram Arkivigite je 2008-07-23 per la retarkivo Wayback Machine (1858–1948), kiu estis misiisto kaj instruistino en Osako, Japanio, kie la fama inlernejo Eklezia Misiista Societo (Church Missionary Society, CMS) malfermiĝis en 1879, kaj disvolvigis ties gvidon el 1888 al 1925.

Edward Bartlett (1836–1908) kiu estis angla ornitologo, (filo de Abraham Dee Bartlett, akompanis al Henry Baker Tristram al Palestino en 1863–1864.

Tristram estis fondinto kaj origina membro de la British Ornithologists' Union, kaj membro de la Reĝa Societo de Londono en 1868. Lia veturado kaj kontaktoj permesis lin arigi etendan kolekton de birdohaŭtaĵoj, kiun li vendis poste al la World Museum Liverpool.

Tristrama verkoj inkludas tiujn de The Great Sahara (1860), The Land of Israel, a Journal of Travels with Reference to Its Physical History (1865), The Natural History of the Bible (1867), The Daughters of Syria (1872), Land of Moab (1874), Pathways of Palestine (1882), The Fauna and Flora of Palestine (1884), Eastern Customs in Bible Lands (1894) kaj Rambles in Japan (1895).

Multaj birdoj ricevis lian nomon ekzemple la Tristrama sturno, AtlassilvioTristrama silvio, Tristrama pego kaj Tristrama petrelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]