Trivialnomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiel nomata trivialnomopopollingva nomo estas nescienca nomo en biologio, kemio, medicino kaj farmacio. Trivialnomoj estas en la respektiva fako ofte konata nomo el la ĉiutaga lingvo. Temas pri simila koncepto al komuna nomo.

Biologio[redakti | redakti fonton]

En la biologia nomenklaturo trivialnomo estas regiona aŭ etnolingva esprimo por vivaĵoj aŭ taksono anstataŭ ilia scienca nomo. En Esperanto ekzemple „leono“ por la duparta specionomo Panthera leo. Ofte la trivialnomoj en etnoligvoj ne estas unusignifa. Ekzemple la germana „Butterblume“ staras por tuta vico de flave florantaj plantoj de diversaj gradoj de parenceco.

Kompletigonta Listo de popollingvaj nomoj de plantoj_

popollingva nomo scienca nomo
Neforgesumino miozoto
sunfloro unujara helianto
kivo Actinidia

Kaj kelkaj aliaj.

Kemio[redakti | redakti fonton]

En kemio la trivialnomoj por ŝtofoj povas esti nomoj, kiuj ne estas laŭ la reguloj de la sistema kemia nomenklaturo difinitaj de la IUPAC-reguloj. Aliokaze malfacilas koni la konsiston kaj strukturo de kemia substanco aŭ de ŝtofo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]