Saltu al enhavo

Trolebusa transporto en Merido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Merido
Trolebuso en Merido
Trolebuso en Merido
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Merido
 Venezuelo
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 18-a de junio 2007
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,2 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 22
Aliaj informoj
Transportisto Tromerca
vdr

La Trolebusa transporto en Merido (hispane Trolmérida) estas amastransporta sistemo kiu konsistas el du trolebuslinioj kaj plie tria funikularo aŭ metrokabla sistemlinio nomita Trolcable. La projekto estis konstruita en la urboj Merido kaj Ejido en Venezuelo, kun la celo disponigi integran transportsistemon por la metropola areo kiun ili formas (aldone kun la urbo Tabay).

Ĝi estas sistemo influita de similaj projektoj kiel la Integrita Transporta Reto de la urbo Kuritibo kaj la TransMilenio de Bogoto en Kolombio, sed adaptita por urbo kiel Merido kun relative malalta demografia denseco, estante la unua amastransporta sistemo en konstruita en urbo de malpli ol 500 000 loĝantoj en Latinameriko (Tamen ĝiaj transportunuoj estas nesufiĉaj por la alta nivelo de uzantoj kiuj uzas la servon).

Ĉi tiu transporta sistemo karakteriziĝas per sia amplekso, ĉar ĝi havas sistemojn de haltejoj, signalado kaj informado, veturilaj kaj piediraj trafiklumoj, elektroprovizo, telekomunikado kaj biletkolekto, krom funkciado kiel turisma transportrimedo per sia dezajno de grandaj panoramaj fenestroj kiuj ebligas la elvidon de la malsamaj naturaj pejzaĝoj, kiuj ĉirkaŭas kaj konsistigas ambaŭ urbojn, krom la fakto, ke la itinero ebligas transportadon inter emblemaj turismaj haltejoj de la anda metropolo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]