Trolebusa transporto en Samara
Aspekto
Trolebusa transporto en Samara | |
---|---|
Trolebuso en Samara | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Samara Rusio |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 6-a de novembro 1942 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 211,6 km |
Nombro de linioj | 15 |
Nombro de veturiloj | 256 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | MP Samarskoje tramvajno-trollejbusnoje upravlenije |
Trolebusa transporto en Samara (ruse Самарский троллейбус) estis ekfunkciigita la 6-an de novembro 1942. Nuntempe, ekzistas 15 trolebusitineroj kaj 3 trolebusdeponejoj en Samara. La trolebusa sistemo de Samara estas la plej malnova senĉese funkcianta en Rusio kaj la postsovetia spaco ekde la komenco de sia ekfunkciigo.