Saltu al enhavo

Trolebusa transporto en Kaliningrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Kaliningrado
Trolebuso en Kaliningrado
Trolebuso en Kaliningrado
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Kaliningrado
 Rusio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 15-a de oktobro 1943
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj 45
Aliaj informoj
Transportisto MKP "Kaliningrad-GorTrans"
vdr

Trolebusa transporto en Kaliningrado (ruse Калининградский троллейбус) estas trolebusa publika transportsistemo en la urbo Kaliningrado.

Unue malfermita en 1943, la trolebussistemo de Kenigsbergo estis detruita dum la Granda Patriota Milito dum la Orientprusa ofensiva operacio en 1945 kontraŭ germanaj soldatoj en la direkto de Kenigsbergo la 6-9-an de aprilo 1945, kiam la fortikaĵurbo estis sturmita fare de la soveta armeo.

La trolebusa sistemo estis remalfermita la 5-an de novembro 1975.

Nuntempe ekzistas 3 trolebusaj itineroj en la urbo. Ili estas servataj per 45 trolebusoj.

La Kaliningrada trolebuso estas funkciigata fare de MKP "Kaliningrad-GorTrans".


Mapo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]