Saltu al enhavo

Batalo de Königsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germanaj prizonuloj antaŭ la Reĝa Pordego de Königsberg.

La Batalo de Königsberg, konata ankaŭ kiel Ofensivo de Königsberg, estis unu el la lastaj operacoj de la Orientprusia Ofensivo en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Sovetaj fortoj de la 1a Balta Fronto kaj de la 3a Belorusia Fronto konkeris la urbon Kenigsbergo (Königsberg) kiu poste fariĝis Kaliningrado, Rusio.

Antaŭ la batalo

[redakti | redakti fonton]

La urbo Königsberg jam estis parte detruita post aerbombado far kaj Sovetlando kaj Britlando. Komence de jaro 1945 evidentiĝis ke falo de la urbo estis neevitebla. Germanoj klopodis pluteni koridoron kaj tiel eblon liveri al la urbo kaj evakui la loĝantaron. Inter januaro kaj fino de marto, parto de la loĝantaro sukcesis forlasi la urbon. La sieĝo startis en la fino de januaro 1945 kiam la sovetianoj dekomence ĉirkaŭis la urbon. Estis forta batalado por la surtera konekto inter Königsberg kaj la haveno de Pillau. Ĉirkaŭ marto 1945 Königsberg estis je centoj da kilometroj malantaŭ la ĉefa frontolinio kiu moviĝis al urbo Berlin.

Fina atako kaj konkero

[redakti | redakti fonton]

La sovetoj intense pafadis per kanonoj al la urbo dum 4 tagoj ekde aprilo 2 ĝis aprilo 6. Poste ili komencis perfortan enmarŝon. La germanoj komence forte rezistis, sed post tri tagoj la konkero estis preskaŭ plenumita. La germana generalo Otto Lasch fine malobeis ordon de Adolfo Hitlero kaj kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo.

La sovetoj perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germanoj perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo, kaj pliaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj. Otto Lasch travivis la batalon, estis kaptita, sed post 10 jaroj en rusa prizono povis reveni al Germanlando. La urbo estis detruita, ĉiuj restantaj germanoj estis forpelitaj, kaj tuta Orienta Prusio fariĝis parto se Sovetio. Poste en sama loko estis starigita nova urbo Kaliningrado.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Beevor, Antony. Berlin: The Downfall 1945, Penguin Books, 2002, ISBN 0-670-88695-5
  • Empric, Bruce E. (2017), Onward to Berlin! Red Army Valor in World War II - The Full Cavaliers of the Soviet Order of Glory, Teufelsberg Press, ISBN 978-1973498605
  • Galitzky, K.N. (commander of 11th Guards Army), Fighting for Eastern Prussia, Moscow, 1970.
  • Shefov, Nikolai. Russian fights, Lib. Military History, M. 2002 (Ruse: Bitvy Rossii / Nikolai Shefov. Moskva : AST, 2002. SSEES R.XIII.1 SHE