Tsujigiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tsujigiri (japane 辻斬り aŭ 辻斬 tsuji-giri, laŭlitere "vojkruciĝmortigo")  estas japana esprimo por praktiko kiam samurajo, post ricevado de nova japana glavo aŭ evoluigado de nova militanta stilo aŭ armilo, testas ĝian efikecon atakante homan kontraŭulon, kutime hazardan sendefendan preterpasanton, en multaj kazoj la atako okazis dumnokte. La personoj kiuj praktikis tsujigiri ankaŭ estas referitaj kiel tsujigiri.[1]

En la Mezepoko, la esprimo rilatis al tradiciaj dueloj inter bushi , sed en la Epoko Sengoku (1467-1600), ĝeneraligita anarkio igis ĝin degradi en arbitran murdon, permesita fare de la senbrida potenco de la bushi. Baldaŭ post ordo estis reestigita, la Edo-registaro malpermesis la praktikon en 1602[1]. Leĝrompintoj ricevus mortpunon. La nura fakta okazaĵo kie tre granda nombro da homoj estis sendistinge mortigita en la Edo-periodo estis la Yoshihara diboĉadmortigo ((1696) 吉原百人斬), kiam riĉa sinjoro nomita Yoshihara havis psikozan konvulsion kaj mortigis dekduojn da prostituitinoj per japana glavo. Li estis traktita fare de aŭtoritatoj kiel diboĉadmurdinto kaj juĝita al morto. Poste, Kabuk teatraĵo estis farita koncerne la okazaĵon.[2]

Filozofia rilato[redakti | redakti fonton]

La praktiko de tsujigiri estis citita en la filozofia debato super morala relativismo, precipe fare de Mary Midgley en ties laboro Can't We Make Moral Judgements? (1989)[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 つじぎり 【辻斬り】 国語辞書 - エキサイト辞書 japane
  2. Mitamura, Engyo. Edo banashi shūsei. Vol. 1. 1956. japane
  3. Midgley, Mary. Can't We Make Moral Judgements? Bristol Press 1989. ISBN 1-85399-166-X