Tu scendi dalle stelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso Maria de' Liguori

Tu scendi dalle stelle [tu ˈʃendi dalle ˈstelle], en Esperanto Vi subeniras de la steloj, estas la plej konata kristnaska kanto en Italio. Ĝin verkis ĉirkaŭ la jaro 1750 la teologo kaj posta episkopo Alfonso Maria de Liguori.

Kvankam ĝia originalo ampleksas sep strofojn,[1] oni plej ofte kantas nur la unuajn du aŭ tri strofojn.

Kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko 2023, Clarissa Sabatini publikigis ĉe YouTube esperantlingvan version de la kanto, subaze de traduko de Ulrich Matthias.

La teksto de la kanto[redakti | redakti fonton]

itale:

Tu scendi dalle stelle,
O Re del Cielo,
e vieni in una grotta,
al freddo al gelo.

O Bambino mio Divino
Io ti vedo qui a tremar,
O Dio Beato
Ahi, quanto ti costò
l'avermi amato!

A te, che sei del mondo
il Creatore,
mancano panni e fuoco;
O mio Signore!

Caro eletto Pargoletto,
Quanto questa povertà
più mi innamora!
Giacché ti fece amor
povero ancora!

esperante:

Vi subeniras de la steloj,
ho reĝo de la ĉielo,
kaj venas en groton,
ĉe malvarmo kaj glacio.

Ho mia dia infaneto,
mi ĉi tie vidas vin tremi.
Ho mia sankta Dio
Ho, tiom kostis al vi,
ami min!

Al vi, kiu estas de la mondo
la kreinto,
mankas vestaĵoj kaj fajro,
ho mia sinjoro!

Kara elektita infaneto,
kiom igis min via malriĉo
ami vin pli!
Ĉar amo igis vin
ankoraŭ malriĉa!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]