Tubilla del Agua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tubilla del Agua
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09143
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 3° 48′ U (mapo)42.7092207-3.8027737Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 78,69 km² (7 869 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tubilla del Agua (Provinco Burgoso)
Tubilla del Agua (Provinco Burgoso)
DEC
Tubilla del Agua
Tubilla del Agua
Situo de Tubilla del Agua
Tubilla del Agua (Hispanio)
Tubilla del Agua (Hispanio)
DEC
Tubilla del Agua
Tubilla del Agua
Situo de Tubilla del Agua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tubilla del Agua [+]
vdr

Tubilla del Agua [tuBIlja delAgŭa] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Páramos. La loknomo Tubilla del Agua povas esti komprenebla etimologie kiel Konkrementeto de Akvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria en Tubilla del Agua.
Romanikaj elemntoj el Tubilla del Agua en kataluna muzeo Frederic Marès.
Preĝejo de Bañuelos del Rudrón.
Covanera.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas kvin loĝlokojn, okupas totalan areon de 78,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 142 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 67 loĝantojn el 2004.

Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, enhavas jenajn kvin submunicipojn: nome Bañuelos del Rudrón, Covanera, San Felices de Rudrón kun kvartalo Barrio de Nápoles, Tablada del Rudrón kaj municipa ĉefurbo Tubilla del Agua. Ĝi limas kun Tablada del Rudrón (Valle del Rudrón), La Lora, Covanera (Valle del Rudrón), Campo Tubilla, Bañuelos del Rudrón (Valle del Rudrón), Fuente Urbel (El Tozo), Sanquince (Páramo de Masa) kaj Mozuelos de Sedano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis trovitaj restaĵoj de Neolitiko, fakte dolmenoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua aparta mencio de estas de dokumento de 1052. En 1480 la senjoro de Cifuentes vendis Sedano al la Markizo de Aguilar. Tiu gravulo klopodis translokigi la ĉefurbon de Valle el Sedano al Tubilla kiel pli centra kaj disponanta je fortikaĵo, sed plendo fare de komarkanoj kontraŭ la projekto rezultis en reĝa decido de 1487 restigante la ĉefurbon en Sedano.

La maldekstraj ideologioj estis fortaj en tiu municipo. Tubilla del Agua kun Escalada kaj Arija estis unu el nur tri nuraj municipoj, nordoriente de la provinco, kie venkis la Popola Fronto en la balotado de februaro 1936. Sekve kiam eksplodis la Hispana Enlanda Milito post malmultaj monatoj la dekstruloj faris liston de 17 personoj murdotaj de la insurekciuloj kontraŭ la Respubliko; el ili kelkaj sukcesis fuĝi tra La Lora al teritorio de la registaro en Valderredible; aliaj el kiuj ne kapablis fuĝi estis murditaj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, arko mezepoka ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]