Tukuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tukuo
Troveblo de fosilioj: Late Pliocene - Recent

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Klado: Glires
Superordo: Euarchontoglires
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Tukuedoj Ctenomyidae
Lesson, 1842
Genro: Tukuo Ctenomys
Blainville, 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tukuo el la ordo de ronĝuloj kaj familio de tukuedoj troveblas en Sudameriko sude de Peruo kaj centra Brazilio. Ĝia nomo estas onomatopeo - ĉi tiu vorto venas de la sonoj “tuku-tuku-tuko”, kiuj tukuoj faras por komunikado. Tiu genro inkludas 60 malsamaj specoj proksimume.

Tukuo estas malgranda besto kun masiva korpo, granda kapo sur mallonga, dika kolo, fortaj kruroj kaj 6-8 centimetra vosto. Ties korpolongo estas 15-25 centimetroj kaj korpopezo de kelkaj tukuoj atingas 1 kilogramon (C. conover), sed povas egali 100 gramoj (C.pundti). Tiu mamulo estas bone adaptita al la subtera vivo kaj pasigas subtere proksimume 90% de sia vivo.