Tunku Aminah Maimunah Iskandariah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tunku Aminah)
Tunku Aminah Maimunah Iskandariah
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de aprilo 1986(nun 1986-04-08) (37‑jara)
en Johor Bahru, Johor
Religio islamo
Familio
Patro Ibrahim Ismail vd
Patrino Raja Zarith Sofia vd
Gefratoj Ismail Idris, Crown Prince of Johor • Prince Idris of Johor • Prince Abdul Jalil of Johor • Prince Abdul Rahman of Johor • Prince Abu Bakar of Johor vd
Edz(in)o Dennis Muhammad Abdullah (2017)
princino de Johor Malajzio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yang Amat Muila Maimunah Iskandariah Tunku Aminah bint Sultan Ibrahim Ismail (naskiĝis la  8-an de aprilo 1986(nun 1986-04-08)) estas la ununura filino de la geedzoj Ibrahim Ismail kaj Raja Zarith Sofia. Ŝi havas ses fratojn kaj plejofte nomiĝas "Tunku Inah". Ŝi naskiĝis en Johor Bahru kaj edukiĝis en Tadika Hiltop, Educatief Sri Utama Johor Bahru kaj Johor Bahru Convent School. ŝi daŭrigis la edukadon je A-nivelo ĉe Salle College kaj la Australian International School Singapore. Pro tio ŝi diplomiĝis kaj akiris "Higher School Certificate". Ŝi ankaŭ lernis rajdi ĉevalon je aĝo de 11 jaroj kaj heredis de ŝia patrino la arton de pentrado.

Oni kritikis ŝin pro senkaptukaj fotoj de ŝi. Pro tio ŝia konto ĉe Instagram fermiĝis.

Je la 14-a de aŭgusto 2017 ŝi edziniĝis kun la nederlanda eks-futbalisto/eks-modelo Dennis Verbaas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]