Tupak Jupanki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tupak Jupanki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1440 (1440-11-30)
en Kusko
Morto 30-an de novembro 1492 (1492-11-30) (52-jaraĝa)
en Chinchero District
Familio
Patro Pacha Kutiq vd
Gefratoj Amaru Jupanki vd
Infanoj Huayna Capac • Coya Cusirimay • Rahua Ocllo • Tala Canta Ilabe vd
Profesio
Okupo esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tupak JupankiTupak Inka Jupanki (keĉue Tupaq (Inka) Yupanki, hispane Túpac (Inca) Yupanqui; naskiĝis en Kusko; mortis 1493 en Chinchero), estis inkaa imperiestro dum la inkaa imperio antaŭ la alveno de la hispana konkero de suda Ameriko kaj regis de 1471 ĝis 1493.

Tupak Jupanki

Sub la regno de lia patro Paĉakutek Jupanki li estis elstara generalo kaj tial oni nomis lin Apukispaj (gvidanto de la imperiaj armeoj).

Tupak Jupanki transprenis en 1471 kiel 10-a inkao la imperio de sia patro. Sub sia gvidado la inkaa imperio estis la plej granda. Li ensorbigis la regionojn inter Kito en la nuna Ekvadoro kaj Santiago en la nuna Ĉilio.

Laŭ raporto de la hispano Pedro Sarmiento de Gamboa la inkaoj sub lia regno, kaj eble Tupak Jupanki mem, atingis la Paskan Insulon per aro de balzaj flosoj.

Post la murdigo de Tupak Jupanki, lia filo Huayna Capac (1493-1527) iĝis 11-a inkao. Tupak Jupanki postlasis al sia filo bone organizitan reĝlandon kaj armeon de 300.000 soldatoj.