Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata dukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pintokunveno en Aŝgabat por la subskribo de interkonsento pri la Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata (TAPI) duktoprojekto la 11an de Decembro 2010.
Ceremonio pri la kompletigo de la Turkmena parto de la Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata dukto.

La Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata dukto, en angla Turkmenistan–Afghanistan–Pakistan–India (TAPI) Gas Pipeline, konata ankaŭ kiel Trans-Afgania Dukto, estas duktoprojekto por natura gaso disvolvigata de Galkynysh – TAPI Pipeline Company Limited[1][2] kun partopreno de la Banko por Azia Disvolviĝo.[3] Tiu dukto transportos naturan gason el la Gaskampoj de Galkiniŝ en Turkmenio tra Afganio en Pakistano kaj de tie al Barato.[4] Konstruado de la projekto startis en Turkmenio la 13an de Decembro 2015,[3] kvankam la konstruado de la Afgani-Pakistana parto de la dukto prokrastiĝis ĝis Februaro 2018.[5] Proponintoj de la projekto konsideras ĝin kiel moderna pluigo de la Silka Vojo.[6][7]

Je 2023, la konstruado de la dukto restis haltigita.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The office of consortium "Galkynysh – TAPI Pipeline Company Limited" will be opened in Dubai (18a de Januaro 2016).
  2. TAPI CJSC office to appear in Dubai (20a de Januaro 2016).
  3. "Is Turkmenistan's gas line a pipe dream?", BBC, 2015-07-16.
  4. BR Web Desk (2023-06-08) TAPI Pipeline: Pakistan and Turkmenistan sign implementation plan (angle). Alirita 2023-06-08.
  5. Mehdudia, Sujay, "TAPI project will be the new Silk Route, says Deora", 2010-12-11.
  6. Bhadrakumar, M. K., "U.S. brings Silk Road to India", Kasturi & Sons Ltd. / The Hindu Group, 2010-12-24.
  7. Deadlock over TAPI pipeline persists (2023-06-07). Alirita 2023-06-08.