Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko.

La Turkmena Soveta Socialisma Respubliko, mallonge SSR de Turkmenio (en la turkmena: Түркменистан Совет Социалистик Республикасы Türkmienistan Soviet Socialistik Riespublikasi ) estis la nomo de la nuna Turkmenio kiam ĝi estis unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

Historio

Post la Rusa Revolucio de 1917, Aŝgabato konvertiĝis en la bazo de la kontraŭ-bolŝevika agado, pro tio ĝi estis atakata de la sovetoj de Taŝkento. La britaj trupoj okupis Aŝĥabadon kaj la sudon de Turkmenio ĝis 1919, kaj post la brita rejdo, Turkmenio fariĝis la turkemna oblasto de la ASSR de Turkestano ene de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko la 7-an de aŭgusto 1921. La 13-an de majo 1925, Turkmenio disiĝis de Rusio kaj konvertiĝis en la SSR de Turkmenio ene de Sovetio. En tiu ĉi epoko oni fiksis la modernajn landlimojn de la nuna Turkmenio. Ĝi ŝanĝis sian nomon al Respubliko Turkmenio la 27-an de oktobro 1991, kaj proklamis la sendependecon la 26-an de decembro 1991.


Koordinatoj: 37° 58′ N 58° 20′ O / 37.967 °N, 58.333 °O / 37.967; 58.333 (mapo)