Turnișor
Turnișor | |||
---|---|---|---|
urboparto vd | |||
Administrado | |||
Malaperinta en | 1954 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 48′ N, 24° 8′ O (mapo)45.7930555624.125Koordinatoj: 45° 48′ N, 24° 8′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Turnișor [+] | |||
Turnișor [turniŝor] (hungare Kistorony, germane Neppendorf. latine Eppendorfinum aŭ Turris Sancti Epponis[1]) estis vilaĝo aligita al Sibiu en 1954.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ĝi havis en 1910 2 831 loĝantojn (germanoj, rumanoj). Temas pri centro de la landleroj (antaŭ ilia amasa forlaso de Rumanujo dum la 1990-aj jaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas en 1327. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben ). La historia kerno de Turnișor situas sude de la nacia vojo 1, oriente de la flughaveno de Sibiu kaj nord-okcidente de la rivero Cibin. Aliflanke de la nacia vojo troviĝas pli junaj domoj kaj la fervoja stacio Turnișor. La historion lokan esploris la protestantisma pastoro Hellmut Klima dum multaj jaroj surloke deĵoranta. Ekde 2021 ekzistas en la vilaĝo kongresejo de Evangelia Akademio de Transilvanio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Simion Florea (*22-a de junio 1923): pentristo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prezento de la vilaĝo ĉe Siebenbuerger.de
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Geographie des Großfürstenthums Siebenbürgen" (Karl Gottlieb von Windisch, 1790)