Saltu al enhavo

Turoj Abraĝ al-Bajt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turoj Abraĝ al-Bajt
konstruaĵa komplekso
nubskrapulo
horloĝturo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto Dar Al-Handasah • Mahmoud Bodo Rasch vd
Estiĝo 2012
Malfermo 2011
Areo 1 500 000 m²
Lando Sauda Arabio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Mekko
Situo
Geografia situo 21° 25′ 8″ N, 39° 49′ 35″ O (mapo)21.41888888888939.826388888889Koordinatoj: 21° 25′ 8″ N, 39° 49′ 35″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Mekko

Turoj Abraĝ al-Bajt (Mekko)
Turoj Abraĝ al-Bajt (Mekko)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Mekko

Turoj Abraĝ al-Bajt (Centra Mekko)
Turoj Abraĝ al-Bajt (Centra Mekko)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Mekko Haramo

Turoj Abraĝ al-Bajt (Mekko Haramo)
Turoj Abraĝ al-Bajt (Mekko Haramo)
DEC
Map
Turoj Abraĝ al-Bajt
Posedata de Saudi Binladin Group • Sauda Arabio vd
Retejo https://theclocktowers.com/
vdr

Turoj Abraĝ al-Bajt (arabe أبراج البيت, angle Abraj Al Bait Towers), ankaŭ Turhotelo Mekka Reĝa Horloĝo (angle Mecca Royal Clock Tower Hotel), estas nomo de alta konstruaĵaro kun centra nubskrapulo de grupo Saudi Binladin Group en Mekko, Saud-Arabio.

La konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]
Turoj Abraĝ al-Bajt en 2010.

Ĝi estis inaŭgurita en 2011. Ĝi estas luksa hotelo de la eŭropa Accor-entrepreno, la nubskrapulo altas 601 metrojn kun 95 etaĝoj kaj estas tiel plej alta konstruaĵo de Sauda Arabio, la dua plej alta konstruaĵo de la mondo, post Burĝ Ĥalifa en Dubajo (828 m).

Arĥitekture, la ĉefturo imitas la horloĝan turon Big Ben kaj kroniĝas sur longa pinto per duonluna simbolo. La elrigardejo estas en alto de 558 metroj. Ĝis alto de 400 metroj, la kontraŭaĵo konsistas el ŝtalbetono. Super tio oni konstruas el ŝtalo.

La konstruaĵo havas utilan surfacon de pli ol 1 milionoj da kvadrataj metroj kaj povas akcepti pli ol 30.000 pilgrimantojn, gastojn.

Konstrulaboroj

[redakti | redakti fonton]

La subgrundaj laboroj komenciĝis en 2004, la supergrundaj laboroj en 2006. Oni atingis en somero de 2010 alton de 500 metroj kaj muntis la grandegan horloĝon al la turo. La maksimuman alton de 601 metroj oni atingis la 6-an de julio 2011 per lokigo de la pinto. La duonluno havas diametron de 23 metroj kaj estas enirebla.