Masivo Paine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turoj de Paine)
Saltu al: navigado, serĉo
Turoj de Paine.

Masivo PaineMontaro Paine kaj en hispana cordillera Paine, konata ankaŭ kiel macizo Paine, estas malgranda sed elstarega grupo de montoj situa en la Nacia Parko Torres del Paine, en la Ĉilia Patagonio. Ĝi estas je 150 km norde de la urbo Puerto Natales, je 400 km norde de Punta Arenas, kaj je pli ol 2 500 km sude de la ĉefurbo de Ĉilio, nome Santiago. Ĝi estas administracie ene de la komunumo Torres del Paine (Magallanes y de la Antártica Chilena). Inter ties montopintoj la plej konataj estas la nomitaj turoj de Paine, tri granitaj montopintoj de ĉirkaŭ 2 600 m de alto averaĝe.

Montopintoj[redakti | redakti fonton]

La plej alta montopinto de la masivo estas la cerro Paine Grande, kies koordenatoj estas 51°00′S 73°06′O  /  51°S, 73.1°O / -51; 73.1 (Masivo Paine). Oni asertas ĝenerale ke la alto estas de 3 050 msm.[1]

La plej konataj montopintoj estas la tri kiuj korespondas al la turoj de Paine 50°57′S 72°59′O  /  50.95°S, 72.983°O / -50.95; 72.983 (Masivo Paine). Tiuj estas gigantoj el granito mudlitaj de la forto de la glacio.

La Torre D'Agostini, de 2 850 msm,[1] laŭ bonaj kondiĉoj klimataj povas esti vidataj el la suda flanko de la masivo, inter kornoj kaj la monto Almirante Nieto. Ties unua ascendo estis farita de la ekspedicio itala gvidita de Armando Aste. La Centra Turo (2 800 msm) estis grimpita la unuan fojon la 16an de Decembro 1963 de la britoj Chris Bonington kaj Don Whillans,[1] kaj la Norda Turo aŭ Monzino (2 600 msm), de la itala Guido Monzino.

Aliaj montopintoj estas la cerro Fortaleza de 2 900 msm, la korno Principal, de ĉirkaŭ 2 600 msm,[1] kaj la monto Almirante Nieto, kun alto de 2 670 msm.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ferrer Jiménez, Daniel (Enero-junio 2009). «El conocimiento geográfico de la Patagonia interior y la construcción de la imagen de Torres del Paine como patrimonio natural a conservar». Estudios Geográficos LXX (266): 125-154. doi:10.3989/estgeogr.0456.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biggar, John, 2005. The Andes: A Guide for Climbers (3rd edition, ISBN 0-9536087-2-7).
  • Kearney, Alan, 1993. Mountaineering in Patagonia. Seattle USA: Cloudcap.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]