Tutmonda malvarmiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj temperaturaj stranĝaĵoj dum la periodo de 1965 al 1975 kun rilato al averaĝaj temperaturoj el 1937 al 1946. Tiu datumbazo ne estis disponebla tiame.
Sciencaj artikoloj antaŭvidantaj tutmondajn varmiĝon (ruĝe) kaj malvarmiĝon (blue) el 19656 al 1979. Fonto:SkepticalScience

Tutmonda malvarmiĝo estis ĉefe konjekto dum la 1970-aj jaroj pri tuja malvarmiĝo de la surfaco de la Tero kaj de la atmosfero finante periodon de etenda glacialo. Tiu hipotezo havis malmultan subtenon en la scienca komunumo, sed akiris portempan popularan atenton pro kombino de iometa subira tendenco de temperaturoj el la 1940-aj jaroj al komenco de la 1970-aj jaroj kaj gazetaraj informoj kiuj ne akurate montris la tutan panoramon de la sciencklimata literaturo, i.a., pli granda kaj rapide kreskanta literaturo projektante futuran varmigon pro la forceja efiko de gaselsendoj. La nuna scienca opinio pri klimata ŝanĝo estas, ke la Tero ne daŭre malvarmiĝis, sed male suferis tutmondan varmiĝon laŭlonge de la 20a jarcento.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Summary for Policymakers (PDF). Climate Change 2007: The Physical Science Basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Intergovernmental Panel on Climate Change (2007-02-05). Alirita 2007-02-02.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2010-02-13 per la retarkivo Wayback Machine