Tvinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brent Corrigan, geja porna aktoro konsiderata tvinko.

TvinkoTuinko (el la angla twink) estas termino de la geja slango kiu priskribas samseksamajn junaspektajn virojn kun aĝo ne pli ol 18-23 jaroj. Kutime ili havas adoleskantan aspekton kiel juna adolto kun maldika korpo, ofte senvila aŭ kun malmulta kvanto de korpa aŭ vizaĝa vilaro. La termino ĝenerale priskribas masklan, blankan homon kun blonda hararo.

La termino twink venas de la nomo de produkto de Hostess, Twinkie, kuko el tritikfaruno farĉita de vanilkremo. Twinkie estas falusforma produkto orkolora farĉita de kremo kun malmulte da nutrovaloro.

La tvinkoj razas sian korpan vilon por plividigi sian junan aspekton. Kontraste troviĝas la ursoj, viroj pli fortikaj kun abundo da korpa vilaro.