Tyburcjusz Tyblewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tyburcjusz TYBLEWSKI)
Tyburcjusz Tyblewski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1933 (1933-04-01)
Morto 1-an de decembro 1998 (1998-12-01) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tyburcjusz TYBLEWSKI [tiBURcjuŝ tibLEVski] (naskiĝis la 1-an de aprilo 1933 en Sompolno; mortis la 1-an de decembro 1998 en Jelenia Góra) estis pola pedagogo, psikologo kaj esperantisto.

Laborinte kiel montsavisto kaj turisma ĉiĉerono, poste kiel instruisto, li en 1963 ekstudis en la pedagogia kaj psikologia fakultato de la Varsovia Universitato kaj magistriĝis en 1968. En 1975 li doktoriĝis samloke. De 1977 ĝis 1981 li instruis kiel adjunkto en la Universitato kaj Medicina Akademio en Vroclavo.

En 1987 li docentiĝis ĉe AIS kaj en 1990 iĝis ties orda profesoro kaj poste senatano.

Li tradukis verkojn el la pola al Esperanto, ekzemple Formoj de vizaĝo de Tadeusz Różewicz (1987) kaj Antologion de infanaj verkoj (1996). En la publikaĵo El la valo li aperigis la fragmentojn de la verkoj de Sławomir Mrożek, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz, Tadeusz Boy-Żeleński kaj Stanisław Grochowiak. Originale li multe verkis por Scienca Revuo, Monato, Acta Sanmarinensia kaj aliaj, ekzemple:

  • Fihonestulo (rakontoj, 1983),
  • Skizo pri personeco de esperantisto (1985),
  • Psikosocia problemaro de internacia turismo (1988),
  • Atendoj rilate Eŭropon post komunismo (1993),
  • Asertismo, la fundamento de aŭtenta partnereco (1995),
  • Andragogia apliko de asertismo (1996).