Tāʾ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tāʾ
Izolite Fine Interne Komence
ـﺖ ـﺘ

La tāʾ (arabe تاء, tāʾ) estas la tria litero de la araba alfabeto. Reprezentas la fonemon, /t/.[1] En la abjad-numeraloj havas la valoron de 400.[2]

En kelkaj okazoj oni nomas ĝin tāʾ maftūḥal (تاء مفتوحة, «tāʾ malfermita») por distingi ĝin de la tāʾ marbūṭa (ة), grafismo formita de la du punktoj de la tāʾ aldonitaj al la hāʾ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–29. ISBN 84-7472-017-6.
  2. Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.